Politika ekonomio de rentuloj: La teorio pri valoro kaj profito de la Austria skolo Nikolao Buharin Author
$11.99
Shop on Barnes & Noble

Description

Nikolao Ivanoviĉ Buĥarin (1888-1938) - rusa revoluciulo, sovetia politika, ŝtata kaj partiaaganto, membro de la Centra Komitato de la bolŝevista partio kaj de ties politika buroo, akademiano de la Akademio de Sciencoj de la USSR. Li estis unu el la gvidantaj ekonomikistoj-teoriistoj de la partio. En 1919-1920 li fariĝis membro de la Plenumkomitato de la Komunista Internacio (Kominterno). Li verkis La monda ekonomio kaj imperiismo. En 1919 li kune kun E. Preobraĵenskij verkis libron Aboco de komunismo (kiu poste estis reeldonita pli ol 20 fojojn). En 1920 li verkis (parte kunaŭtore kun G. Pjatakov) libron Ekonomio de la transira periodo. Parto 1.Tiuj verkoj ĝenerale estis bone akceptitaj de Lenino, tamen tiu opiniis, ke kelkajn demandojn Buĥarin traktas ne el vidpunkto de marksismo, sed el vidpunkto de la universala organiza scienco de A. Bogdanov.La 13-an de Marto 1938 li estis kondamnita al morto kaj du tagojn poste mortpafita. Ĉi tiu libro, verkita en 1914, prezentas, probable, la plej bonan sisteman kritikon el marksisma pozicio de la tiel nomata teorio de marĝena utileco, ĝis nun restanta bazo de la burĝa politika ekonomio, ĉar ĝi kaŝas la fakton de ekspluatado. Tial tiu ĉi libro konservas sian aktualecon ankaŭ hodiaŭ.

logo

Barnes & Noble

Cash back powered by Rakuten

Done

You may also like